Enkomputiligis Don HARLOW

Advento

de Rikardo ŜULCO


Ho, geamikoj miaj, mi salutas
Vin ĉiujn, vin proksimajn kaj vin forajn.
Dezirojn bonajn mi sur vin elŝutas
El ama kor', kaj benojn riĉe glorajn.

Vin ĉiujn, vin proksimajn kaj vin forajn,
Ĝojigu la Adventa temp' de Kristo.
Por vi ĝi portu benojn riĉe glorajn
Je l' fest' solstica de la humanisto.

Ĝojigu la Adventa temp' de Kristo!
Akceptu, kiom ĝi al vi imputas!
Je l' fest' solstica de la humanisto
Mi, geamikoj miaj, vin salutas.