Enkomputiligis Don HARLOW

Adiaŭo

de Wiktor Elski

aperis en Unuaj agordoj, p. 69-70


Vi jam foriras... Ho, kiom mallonge
Daŭris la nia amika kunsento...
Kun malapero la via, por longe
Ĝi jam foriras, simile al vento.

Vi jam foriras... Kaj antaŭ animo,
Antaŭ plendanta animo la mia,
Ia senfunda kaj larĝa senlimo
Nigra aperas abism' senradia.

Vi jam foriras... Kaj mi restos sola
En mondo tiu malbona, senkora,
Venos neniu al mi kun konsola
Vorto kompata en horo dolora.

Vi jam foriras... Mi timas solecon,
Mi brakojn etendas post via figuro.
Staru! ne iru! aŭskultu piecon
De l' preĝo, de l' mia sub nuba lazuro.

Vi jam foriras... Mi tremas, mi svenas,
Mi ekpereas en nigra malĝojo,
En mort' malĝoja, post kiu revenas
Neniam viviga, espera la ĝojo.

Vi jam foriras... Kun vi akompane
Tuta defluas el koro sentaro,
La larmokuloj brilas diafane
Per de l' animo plensopira maro

Vi jam foriras...