Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi vin adoras por via ĉarmo, Por de l' okuloj viaj kareso; Por de la vortoj kortuŝa varmo, Por enkaŝita interne ĉarmo, Por de l' okuloj viaj kareso. Mi vin adoras. Mi vin adoras por frunto via Tiel mistera kaj revoplena, Ĉiam enpensa kaj pacradia, Por kara frunto mistera via, Por frunto saĝa kaj revoplena Mi vin adoras. Mi vin adoras por viaj vortoj, Kiuj, simile al melodio, Fluas ravige, de l' sent' traportoj, Fluas animon ĉi-ravaj vortoj, Fluas animon per melodio... Mi vin adoras. Mi vin adoras por ĉiu movo, Por de l' okuloj ĉiu rigardo, Por ĉio bela, kion en povo Mi estas vidi en ĉiu movo, En ĉiu via hela rigardo Mi vin adoras... |