Enkomputiligis Don HARLOW |
I. |
---|
Anĝelo mia, Rigardo via Senarmigas min; Mia reĝino, Vi, belulino, Ho, amas mi vin! Mia trezoro, Ĉu via koro Ekfrapas por mi? Diru anĝela, Ho, vi plejbela, Ĉu amas min mi? Respondu ĉarma, Buŝ' mia varma Kisi volus jam, Mia okulo Per la stimulo Ardas per la am'! |
II. |
Ho, knabino, mia kara Amas mi vin, amas... Al vi ĉarma, helehara, Koro mia flamas, Amas mi vin, amas. Tenu manojn sur brak' mia, Diru pri l' espero... Ĉar la vortoj el buŝ' via Tenas min sur tero, Diru pri l' espero. Restu, restu, ho, knabino, Vi ja ne foriros? Ĉar mi poste belulino, Eterne sopiros, Vi ja ne foriros'? |
III. |
Mi serĉis feliĉon en mondo, Mi homojn demandis pri ĝi, Sed ili anstataŭ respondo Mokadis kaj ridis je mi. Subite sur mia vivvojo Ho, ĉarma, ekvidis mi vin La koro nun batas pro ĝojo, Nenio haltigos jam ĝin. Ĉu nun mi feliĉon akiros? Rediru, sed jese vi nur, Ĉar, se vi alie rediros, Mi kapon disrompos je mur'!... |
IV. |
La amo... Ĝi bele sonas, Kiu ĝin konas, Tiu nur scias Ĝian valoron. De l' amo Koro radias, Ĝi regas koron; Ĝi estas forto, Kiu kun morto Eĉ se foriros. Ĝi regos ĉiam.. -- Pereos iam? Do vi sopiros. |
V. |
Miaj okuloj silentas, Neniam ekscios vi, Kion en koro mi sentas -- Malamas aŭ amas mi -- Ĉar miaj okuloj silentas... Viaj rigardoj scivolaj Ne legos en mia kor', Eĉ kiam estas ni solaj Dum bela, vespera hor', Ĉar miaj okuloj silentas. Vi vane tentas, koketas Volante perdigi min; Mi amon vian ne petas, Tro bone mi konas vin, Sed miaj okuloj silentas.. |