Enkomputiligis Don HARLOW

Amikeco

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 71-72


Al N. Muĥataev.

Unu belon havas homo
Dum la vivo tiu tera:
Amikeco ĝia nomo,
Amikeco kora, vera.

Dum la vivo tiu tera
De l' feliĉo kresku floroj,
Amikeco kora, vera
Ĉiam regu en la koroj.

De l' feliĉo kresku floroj
Dum la tuta vivo nia,
Ĉiam regu en la koroj
Am' por vivo harmonia.

Dum la tuta vivo nia
Kresku l' arbo de l' espero,
Am' por vivo harmonia
Floru ĉiam sur la tero.

Kresku l' arbo de l' espero,
Unu sento la plejbela
Floru ĉiam sur la tero
Amikeco, plejfidela.

Unu sento la plejbela,
Amikeco ĝia nomo,
Amikeco plejfidela
Estas belo de la homo.