![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Al agado, al laboro! Kvankam ĉie malfavoro, Kvankam homoj nin ne fidas, Nek la celon nian vidas. Al agado, al laboro Kun kuraĝo en la koro! Malgraŭ baroj sur la vojo, Stel' espera nia ĝojo. Jen ĝi lumas verda stelo, Lumas hele sur ĉielo, Ne permesas al ni plori, Sed ordonas: plu labori! Stelo lumas sur ĉielo, Vojon montras ĝi al celo. Nur persiste, nur konstante, Pri la venko ne dubante. Do ne dormu, sed leviĝu, Koroj viaj ekflamiĝu Kaj ekkriu per fervoro: Fratoj, ĉiuj al laboro! |