Enkomputiligis Don HARLOW

Sub la betulo

de Wiktor Elski

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 66-67


Jen super la akvo lazura
De l' larĝa, pollanda river'
Betula kreskadas velura
Sub ĝi la herbaĵo. Lazura
Supre ĉiel'.

En akvo senĉese kuranta
Reflektas sin sole betul',
Rebril' ĝia ĉiam konstanta:
Malgaja, izola, ploranta
Kiel migrul'.

Kaj akvo parolon alportas
En landon, de ĝia alir',
Al akvo betulo do vortas
Pri ĝia malĝojo, ke mortas
Ĝi en sopir'.

Mi iam revante pri ĝojo,
Ha, kiu forkuris de mi,
Alvenis betulon, ĉe l' vojo
Starantan izole. Malĝojo
Iris kun mi.

Kaj tie anim' plenda mia
Ektrovis konsolon en ĝi:
Alpremis betul' min ebria
Pro ŝaŭmo de l' akvo blustria
Ekploris mi.