Enkomputiligis Don HARLOW

Novjara bondeziro

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 91-92


Al "Fajfanto".

En la gaja tag' novjara
Al vi skribas mi
Kaj deziras: mia kara
En la gaja tag' novjara
Bone fartu vi.

En laboro esperanta
Progresu vi pli:
El ĉielo stel' brilanta,
En laboro esperanta
Helpadu al vi.

Kvankam baroj sur la vojo
Kune iru ni;
Do antaŭen kun la ĝojo,
Kvankam baroj sur la vojo
Sed brilas radi'.

Kaj briletas verda stelo
Ĝoju amikar',
Jam proksima ĝi al celo,
Briletanta verda stelo
De l' esperantar'.

Ni do voku la naciojn
En la tuta mond',
Ni do semu verdfoliojn,
Ni do voku la naciojn
Al la unu rond'.

I/I -- 08.