Enkomputiligis Don HARLOW

Ofte en brusto...

de Wiktor Elski

aperis en Unuaj agordoj, p. 63


Ofte en brusto io vibradas
Tiel fortege kaj tiel pasie,
Ofte en brusto io boradas
Tiel persiste kaj tiel konstante,
Ia pens' nova eniras radie,
Heligas menson venante.

Foje Fortego ia mistera
Diskrevas bruston kaj koron disŝiras,
Ŝajnas ke ia glavpenso fera
Volas eliri en la malproksimon,
Kaj tiam grandan mi ion deziras,
Mi soifanta senlimon.

Ofte en manon plumon mi prenas
Kaj nerve skribas sur blanka papero...
Mi staton tiun mem ne komprenas,
Sed sentas kaŝe, ke io genia,
Ia altsento al sankta lum'-vero
Flamadas en brusto mia.