Enkomputiligis Don HARLOW

Al la celo

de Wiktor Elski

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 8-9


Vana ne estas la nia laboro,
Sankta kaj nobla, ho, nia ideo,
Granda sub verda standard' la armeo,
Granda fervoro.

Nobla frateco de ĉiuj nacioj --
Jen la signalo por nia anaro.
Cel': la feliĉo de l' tuta homaro
For la envioj!

Por ni ekzistas neniaj la baroj,
Homa obstino ne tuŝas nin, alte
Tenas standardon kaj iras senhalte
Esperantaroj .

Fine la paca standard' verda nia
Kovros de ĉies felican patrujon
Ĉiuj benados la Esperantujon
Por ĝojo nia.