Enkomputiligis Don HARLOW

Demando

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 86-88


Alvenanta el tutmondo
Hej, vi vento!
Ĉu en ĉiuj lokoj kreskas
Malkontento?
Ĉu en ĉiuj lokoj homoj
Per tutforto
Bataladas kun fervoro
Kontraŭ sorto?
Kaj la vento en respondo
Forte bruas:
"Multaj, ĉion forgesante,
Vivon ĝuas.
Ili ĝuas en feliĉo
La bonstaton,
Kaj aliaj suferadas
Nur malsaton".
Hej, vi, suno el ĉielo,
Heleora!
Ĉu vi scias pri la homa
Pens' dolora?
Do, vi ĵetu sur la teron
Viajn varmojn
Kaj sekigu el okuloj
Niaj -- larmojn!
Kaj la suno jene diras
En respondo:
"Elsekigi homajn larmojn
En tutmondo?
Hej, vi, homo malfeliĉa
Ĉu vi scias,
Ke por ĉiuj mi en mondo
Ne radias?
Hej, vi, homo, mi entute
Estingiĝus
Kaj ne ĉiuj homaj larmoj
Elsekiĝus!"
Hej, vi, Dio en ĉielo
Kiu sidas
Tiel bonon inter homoj
Vi dividas?
Kial unuj ĝuas vivon
Kun feliĉo
Kaj aliaj devas vivi
Per dediĉo?
Maljusteco nune regas
Sur la tero,
Ĉar plimulto devas morti
Pro mizero.
Do al tuta mondo blovu
Hej, vi, vento
Por ke, inter homoj kresku
Malkontento!