Enkomputiligis Don HARLOW |
For de l' homoj, kun sopiro Mi jam fine volus resti; Mia sola la deziro, De la mondo nur foresti. Mi jam fine volus resti; For de ĉiutagaj devoj, De la mondo nur foresti Ĉiam vivi kun la revoj. For de ĉiutagaj devoj Mi forgesos la suferon; Ĉiam vivi kun la revoj Kaj retrovos mi esperon. Mi forgesos la suferon, Vivon teran mi reamos Kaj retrovos mi esperon Se plibela viv' ekflamos. Vivon teran mi reamos Se pereos malnobleco, Se plibela viv' ekflamos, Se revivos la frateco; Se pereos malnobleco En la mondo inter homoj, Se revivos la frateco Sen krepuskoj kaj fantomoj, En la mondo inter homoj Tiam vivi mi nur povos, Sen krepuskoj kaj fantomoj La feliĉon mi retrovos. Tiam vivi mi nur povos, Tiam vivo estos belo, La feliĉon mi retrovos Ĉar ĝi estas mia celo. Tiam vivo estos belo For de l' homoj, kun sopiro; Ĉar ĝi estas mia celo, Mia sola la deziro. |