Enkomputiligis Don HARLOW |
I. |
---|
Al malproksima mi sendas kanteton, Al malproksima, kies bona kor' ofte ekbatis por mi kaj sekreton Ne unu diris en laca la hor'. Al malproksima mi sendas versaĵon, Al malproksima, kies mola har', La frunto hela, okul', la diaĵon Al mi montrigis de l' okuloj par'. Al malproksima mi sendas saluton, Al malproksima, kiu dum forir' Rigardis kore kaj prenis tributon Per mia sindono kaj ama dezir'. Al malproksima mi sendas... la koron, Tremantan ĝoje je ŝia parol', Al malproksima mi sendas trezoron De l' mia animo, de l' nobla amvol'. |
II. |
Mi volus al vi skribi multe, multe... Kaj kio en la mia kaŝiĝas animo Mi volus, ho, malkovri al vi sen la timo, Ke vi min ne komprenos. Mi volus al vi skribi multe, multe.. Dividi miajn pensojn kun viaj samcelaj, Mi volus al vi montri kiel senŝancelaj La sentoj estas miaj. Mi volus al vi skribi multe, multe... Ke mia vivo fluas tiel senradia Kaj ke mortas mi sola kaj melankolia, Mi volus al vi skribi. |