Enkomputiligis Don HARLOW

Ho, iam min la gloro...

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, p. 93


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ho, iam min la gloro
Vizitis -- kun sopiro,
Fervor' de la inspiro,
En mia flamis koro.

Tre longe mi atendis,
De ies kor' ekflamon,
Kaj nune mi eksentis
En propra koro amon...

En mia vivo multajn
Jam gastojn mi invitis...
Nur unu gast' -- feliĉo
Ĝis nun min ne vizitis.