Enkomputiligis Don HARLOW |
En la ĝardeno de miaj revoj La diversforma kreskas floraro, Apude bluas senlima maro, Super ĝi flugas blanketaj mevoj. De miaj revoj en la ĝardeno Karaj trezoroj troviĝas ĉie, La supermara stelo radie Lumigas florojn. For de ĉagreno, De l' homamaso mi iras ĉiam Mian ĝardenon kaj mia staro Komence estas ĉe l' bord' de l' maro Kie mi revas aŭ ploras tiam. Penso forkuras en malproksimon, Ĉar maro finon havas nenian, Okul' serĉante la celon ian Vane rigardas de l' mar' senlimon. Poste mi iras tra l' voj' ĝardena, Kie kreskadas diversaj floroj: Unuj, ĝi estas mortintaj koroj Kun mi batintaj dum vivo pena. Ĉe unu floro kaptas min flamo, Okul' larmiĝas ĉe la alia, Ĉe l' flor' velkinta -- la amo mia Revenas penson, unua amo... En la angulo plejfreŝa floro Kreskas gracia, alta lilio. Sur ĝi neĝblanka ĉiu folio, En la kaliko larm' de l' doloro. Tiu lilio simbol' plejvera, Lasta ĝi venis ĝardenon mian, En la animon la harmonian Pacigon donis lili' mistera. En tiu regno mia festeno, Sent' tie spiras el ĉiu floro, El ĉiu fluas rava odoro De miaj revoj en la ĝardeno. Post ĉiutagaj malaltaj devoj, Trovas konsolon mi forkurante Kaj repaciĝon, per pens' migrante En la ĝardeno de miaj revoj. |