Enkomputiligis Don HARLOW |
En hor' de soleco, en karaj la horoj Per ondo varmega en ar' rememoroj Animon vizitas, parolas kun ĝi Pri jam forpasinta. En hor' de soleco, en tempo plej bela Vizitas min ombro la ĉasta kaj hela, El temp' de l' juneco ĝi venas al mi Kun voĉ' sonortinta. Kaj mi refreŝita ardantan ekflamon Eksentas kaj koran ekĝuas balzamon. |