Enkomputiligis Don HARLOW |
Kial mi kantas nur amajn parolojn, Kial harp' mia nur ludas pri l' am', Kial priskribas mi senton de l' koroj, Krevon ilian kaj finon de flam'? Kial en horo de l' sankta inspiro Kantas mi ravon, sopiron sen lim', Kial mi plendas pri ies foriro... Ĉu nur malĝojo en mia anim'? Kial rivere la kordoj ne bruas, Kial mi gajon ne vidas en mond', Kial malĝojaj la pensoj enfluas Miajn verkaĵojn per ombra la ond'? Kial, ho, kantojn malgajajn mi kreas, Kial gajeco ne venos al mi, Kial en nigra la tomb' mi pereas Anstataŭ vivi kun kred' al geni'. Kial ho, kial? Demandas mi vane, Saman revokon mi aŭdas en kor'. Malĝoj' por ĉiam kun mi akompane Ĝis mort' irados, ĝis lasta la hor'. |