Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi kantis kanton pri la amo, Mi kantis kanton pri l' esper', Mi kantis kanton pri reamo, Mi kantis kanton kun sincer' elflua. Mi kantis kanton pri la ĝojo, Mi kantis kanton dum vesper' Kaj min aŭskultis larĝa vojo, Kaj la ĉielo, Kaj river' ondbrua. Tra l' vojo kuris mia kanto, Ĉar ĝi kondukis min al ŝi, La vojo estis traportanto De sentoj miaj de l' pasi' flamanta. Ĉielo aŭdis Kun atento Per steloj ploris ĝi, Kortuŝis supron Mia sento, Kortuŝis stelojn mia kri' vibranta. Rivera akvo tremis onde Sub fort' de l' mia voĉ', Malgaje bruis ĝi responde Kun plenamika la riproĉ' plensente. Kaj kantis kanton mi pri ĝojo, Mi kantis kanton pri l' esper' Kaj min aŭskultis larĝa vojo, Kaj la ĉielo Kaj river' atente. |