Enkomputiligis Don HARLOW |
Kie vi estas, ho, revo mia? Kun vi mi vivis en mond' alia, For de dolor'; En la momento de la malĝojo Vi ĉiam estis sur mia vojo, En mia kor'. Dum somertagoj la belaj, sunaj, Dum pluvaj, ploraj tagoj aŭtunaj Aŭ dum sufer', Se vanan vivon mi jam malbenis, En tiu mondo nur vi min tenis, Via esper'. Sed malaperis vi kvazaŭ vento, Kaj post vi restis en kor' nur sento De la sopir'. Nun persekutas min malbonsorto, Kaj ĝi jam restos kun mi ĝis morto En ĉiu spir'. Nenia celo, dezir' nenia Troviĝas nune en vivo mia Ĉar revoj for, Nune mi vivas vane, sencele, Kaj de sopiro ege, kruele Krevas la kor'. |