Enkomputiligis Don HARLOW |
(Laŭ pentraĵo).
Kion ŝi vidas en hel' malproksima, Kaj en la lumo radia, Kion parolas malĝojo senlima, Rigardo melankolia?... Ĉu ŝi sopiras, ke tie bele, Ke suno brilas por mondo, Dum en ĉambreto ŝia malhele, Kaj ŝi ne estas en rondo? Aŭ eble flama kant' de l' birdetoj Parolas pri l' am' ilia, Pri vivo gaja, pri infanetoj, Pri l' varma nest' familia? Kaj ŝi envias, ĉar ŝia koro Ne batis ankoraŭ ame Neniu eble ŝin nomis "trezoro" Neniu, premante flame, Aŭ eble amo ŝia sincera Ne trovis indan resenton? Do ŝi ne kredas, ke l' amo vera Feliĉo -- kaj ne turmento. Kiu divenos? Ĉu plendon portas Ŝi sola en preĝo pia, Ĉu pri pasinto sopire vortas Rigardo melankolia? |