Enkomputiligis Don HARLOW |
Malgaje sonas mia liro, Malgaje kantas mi, Ĉar koro plena de sopiro, Ĉar tre suferas ĝi. Ankoraŭ estas mi tre juna Kaj tamen jam sen fort', Kiele la foli' aŭtuna Velkita por la mort'. Dolor' sufero kaj malĝojo Jam senfortigis min; Nur dornoj, kardoj sur vivvojo Jen mia la destin'. Batalis longe mi por vivo Vivante per esper', Disiĝis revoj -- efektivo Nur regas sur la ter'. La dolĉaj sonĝoj, revoj belaj De longe estas for', En kapo pensoj nur kruelaj, Sopiro en la kor'. Pri ĝojo kanti mi ne povas Nek pri feliĉo, am', En mondo ĝojon mi ne trovas Por mi ĝi mortis jam. Nur pri doloro kaj sopiro Ĉiame kantos mi, Malĝojon sonos mia liro Ĝis ne pereos ĝi! |