Enkomputiligis Don HARLOW

Se majo alvenos...

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, p. 93


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Se majo alvenos, floretoj ekfloros
Se herbo verdiĝos kampara,
Ho, mia knabino, mi tiam foriros,
Adiaŭ -- mi diros plej kara.

Se majo alvenos, floretoj ekfloros
Se homoj someron festenos,
Ho, kara knabino, mi tiam foriros,
Al vi mi neniam revenos.

Se majo alvenos, floretoj ekfloros,
Se birdoj kantados sen ĉeso,
Ho, kara knabino, mi tiam foriros
Al lando plej bela... Forgeso!