Enkomputiligis Don HARLOW |
De longe sub verda standardo revuloj Por nobla batalas afero; Al ili ariĝas geniaj pensuloj, Neniuj sin sentas ĉe ili fremduloj, Ĉar ĉiujn kunligas espero. La tero traiĝis de sango la frata Fluanta dum longaj jarmiloj... Sed teron sekigos estonto benata, De l' nia ideo plejkara, amata, De l' bela estonto sunbriloj! Hej, fratoj karegaj, de l, vero senditoj, Per vortoj de flama fervoro Ni igu en homoj la noblajn ekscitojn, Ni veku kuŝantajn en dormo spiritojn Kuraĝe al paca laboro! El brustoj de l' homoj forigu ni ŝimon, Estonto plihela ekflamu! Ni veku en koroj al ago maltimon, Ĉar vidas ni ĉiuj de celo proksimon, Ni vivon plibele ornamu! Regnanoj de l' mondo, celantaj la pacon, Sur tero la amon ni semas... Vilaĝan dometon aŭ riĉan palacon, Ni ĉion vizitas, ne konas ni lacon, De ĉiuj ni korojn alpremas. Dum iro nenia haltigos nin baro, Nek venkos la sortoj kruelaj; Ni portas la amon al tuta homaro, Por nia ideo en ĉiu la faro Ni restos eterne fidelaj! Hej, fratoj amataj de l' vero senditoj, Ni veku kuŝantajn en dormo spiritojn. Ni restu eterne fidelaj Al Majstro! |