Enkomputiligis Don HARLOW

Melankolio

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 55-56


Laŭ pentraĵo

En spac' senlima kion vi vidas,
Pri kio revas via animo?
Neniu amon vian dividas?

Kion vi serĉas en malproksimo,
Pro kio plendas nun via koro?
Pro am' perfida, sopir' aŭ timo?

Sur la vizaĝo via doloro,
Ege sopiri vi ĉiam devas,
Se estas via am' sen valoro.

Sola, nur sola vi pensas, revas
De la amanto jam forlasita --
Do pro sopiro kor' via krevas.

Kvankam de ĉiuj vi forgesita,
Sorto vin batis ankaŭ kruela,
Nune ankoraŭ am' perfidita.

Do al ĉielo brilanta, hela,
Vi koran plendon al Dio sendas
Kaj jene petas pri viv' plibela:

"Zorgon Vi super tero etendas,
Vi ĉiam zorgas pri nia sorto,
Do mi dolore al vi nun plendas,

Kondamnu baldaŭ min al la morto".