Enkomputiligis Don HARLOW

Melodioj

de Wiktor Elski

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 27-32


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

I.
Muzikon aŭdas koro
Kaj tremas kun fervoro
Pro ĝia sankta ton',
Pro ĝia forta son',
Kaj rava melodio
Enfalas per radio
De la balzamodor'
Al mia kor'.

Muziko sonas, sonas,
Pacigon ian donas,
Pacigon al anim',
Al plenda, ho, sen lim',
Animo ravas, fluas
En ravo, dume bruas
La sono de l' esper'
Kun forta ver'.

Muziko kara mia,
Muziko ĉarma, dia,
Vi sonu plu por mi,
Parolu vi al mi:
Pri la plejsanktaj horoj,
Pri la plej noblaj koroj
Tremantaj; la sorĉant'
Ja via kant'.

Knabino mia kara
Aŭskultu: kiam mara
Aŭdiĝas forta bru',
En la muzik' vi plu
Atentu, kaj naturon
Vi sentos, tiam muron
Fortegan faros vi
Por am', al mi.
II.
Aĥ, kiam vi ludis,
mi sidis en ravo
Aĥ, kiarn vi ludis,
en mi batis kor',
Aĥ, kiam vi ludis,
la tuta enhavo
De l' mia animo
ĉe vi estis for,
vin aŭdante.
Aĥ, kiam vi ĉesis,
leviĝis mi treme,
Mi manojn etendis
post via person',
Aĥ, kiam vi ĉesis,
kun koro enpreme
Pri l' mond' mi forgesis,
en kor' bruis son'
forkurante.
Kaj vi jam foriris,
mi restis senmova,
Sen penso, sen volo,
sen ia dezir',
Ĉar vi jam foriris...
kaj min ĉionpova,
Senlima kaj prema
ekkaptis sopir'
korŝirante.
III.
Violona son' aŭdiĝas en ĝardeno
Ĝi fluas jen solena
Per larĝa ton,
Sur tero kuŝas mi, sub kap' kuseno
El herba mol'. Sentplena
Violona son'
jen ĝi aŭdiĝas.
Sonora bru' parolas kaj murmuras,
Kaj foje jam pereas
Aere for,
Aŭ ĝi denove sonas kaj elkuras
Per la kaskad', aŭ veas
Per ĝem' de kor'.
Mi enreviĝas.
IV.
Kiel kviete vi ludas, senteme,
Kiel malpeze ton' ĉiu elfluas,
Kiel ravige melodio bruas,
Kiel belege
Kaj ĉarme sen fin',
Kiel aŭskultas mi kore, enpreme,
Kiel nerv' ĉiu vibradas pasie,
Kiel trem' kuras tra korpo radie,
Kiel fortege
ravigas vi min.
Kant' via la sorĉfaranto,
Kant' via dolĉa lulanto
Estas por mi.

Ludu, ne ĉesu, aŭskultos mi ĉiam,
De l' via ludado mi revos plejĝoje,
Aŭskultos mi tonojn, en kiuj milfoje
Sonas kriado
aŭ paco sen voĉ'.



Kiel kviete ludadis vi iam,
Kiel mi amis vin iam tutkore...
Nun mi troviĝas de vi ie fore
Kaj kun ĝemado
vin fluas riproĉ',

Pro mia vivo malgaja
Kaj pro estonto senmaja
Ho, jam por mi.


V.
Ekludu!...
La kordoj eksonu solene,
Kaj kanto ekfluu tra l' mond, senrevene,
Ektremu la koro,
Ektremu sentanta,
Kaj forton de l' ploro
La koron ŝiranta
Per kanto vi sendu al mond' senrevene.

Ekludu!...
En mia la brusto mistero
Kreskadas interne al ia altvero,
Al luma glor' ia,
Al ia regado,
AI ĝuo, al dia
De l' mond' komprenado.
Per kanto klariĝos al mi tiu vero.

Ekludu!...
Dum mia plenzorga vivado
En mi enkreskiĝis senlima sentado,
Mi ĉies komprenis
Doloron kaj ĝojon,
Mi ĉiujn alprenis
Sincere. La vojon
Mi trovis por homoj per mia sentado.