Enkomputiligis Don HARLOW

Al morto

de Wiktor Elski

aperis en Unuaj agordoj, p. 83


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Estrin' de l' homoj, Reĝin' de l' mondo
Vi kun glacia rigardo fera,
Neevitebla vi sorto tera
Morto-responda
Vidu: mi fidas al via forto,
Ke post la vivo sekvas trankvilo
Kredas mi firme, mi via filo.
Venu vi -- sorto.

Venu vi Morto... en la reĝejo
De via paca lando vastega
Troviĝos loko por mi lacega
La rifuĝejo.
Por turmentita l' animo mia,
Por soifanta spirit' sen forto
La pac' senlima estas vi, morto,
Venu vi dia.