Enkomputiligis Don HARLOW

La nigraj pensoj

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, p. 53


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Dum horoj malĝojaj senfine
La nigraj min pensoj turmentas,
Obstine --
Min ĉiam tentas...

La vivo ja estas sencela...
La revo? l' espero? -- ĝoj' vana!
Kruela
La pens' satana.

Ho, nigraj pensoj, for de mi malnoblaj!
Vi vane tentas min,
Ĉar koro mia per fortoj duoblaj
Kontraŭbatalas vin.