Enkomputiligis Don HARLOW

Nokte

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, p. 24


Nigra nokto kaj malhelo
Super arboj etendiĝis;
Vento tute kvietiĝis,
Steloj brilas sur ĉielo.
La sufero kaj malĝoj'
Mia viva estas voj'.
Ĉiuj arboj en silento
Mire forta kaj mistera,
En la paco supertera
Dormas ĉiuj en konsento.
Mia viva estas voj':
La sufero kaj malĝoj'!