Enkomputiligis Don HARLOW |
La nokto... Ĉielo plenstela, La luno arĝenta rondiras Mistera kaj ĉarma la nokto... En nigro sencela Mi iras. Kvieto Senlima... la vojo Arĝenta lumstrias. Nokthoro. En la malproksimo lumeto Ekbrilis... Malĝojo En koro. |