Enkomputiligis Don HARLOW

La amo de l' patrolando

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 49-50


I.
Mi amas landon mian
Polujon familian,
Ĉiun peceton, eron,
Mi amas polan teron
Per tuta mia kor'.

Mi amas ĝin per forto
Kun ĉiu ĝia sorto,
Kun ĝem' de l' mallibero,
Mi amas vin poltero
Per tuta mia kor'.
II.
Ho, kiel belega
La pola vilaĝo,
Kiun mi memoras
De mia fruaĝo.
Malgranda dometo,
Kun pajla tegmento,
Apude volviĝas
Voj' kiel serpento

Proksime de l' domo
Rivero fluetas'
Kaj iom malantaŭ
Arbaro bruetas.
Kaj kien rigardi
Montetoj kaj valoj,
Ĉirkaŭe kreskadas
Tritikoj, sekaloj.

En tiu vilago
Dum kelke da jaroj
Mi aŭdis brueton
De l' verdaj arbaroj.
Mi vidis tie-ĉi
Leviĝon de l' suno,
Mi aŭdis ploradon
De l' pluva aŭtuno.

Ho, kiel belega
La pola vilaĝo,
Kiun mi memoras
De l' mia fruaĝo.
Malgranda dometo,
Kun pajla tegmento,
Apude volviĝas
Voj' kiel serpento.