Enkomputiligis Don HARLOW

Ne plendu la koro...

de Wiktor Elski

aperis en Unuaj agordoj, p. 90


Ne plendu la koro...
Feliĉo jam pasis.
Ho, ĉesu doloro!
Ŝi min jam forlasis...

Mi en la sopiro
Malgaje vivadas
Kaj ne kiel viro
Tre ofte ploradas.