Enkomputiligis Don HARLOW

En revoj mi foje...

de Wiktor Elski

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 13-14


En revoj mi foje en regno vivadis,
En kiu senĉese ĝoj' ĉie regadis,
En revoj mi foje feliĉon ekvidis
Sur gajaj vizaĝoj, el kiuj helridis
De l' vivo plenĝuo,
De l' amo elfluo,
De l'amo senĉesa, konstanta, komuna.

Per revoj mi vivis en mondo radia,
En suna la mondo, kie melodia
Kantado de l' Amo aŭdiĝas sen fino,
Bravega la knabo, belega knabino
Feliĉon kantadis,
Ĉar ĉiam ĝuadis,
Junecon sen velko de l' tempo aŭtuna.

La revoj finiĝis: en mondo mizeran
Malgajan ekvidis mi min kaj suferan.
Ĉirkaŭis min homoj kruelaj sen koroj,
Al alta ĉielo ĝemfluis doloroj,
Kaj de l' vera mondo
Jen fluis respondo,
Ke sorto la homa por ĉiam sensuna.