Enkomputiligis Don HARLOW |
Ekbrilis triumfe la verda stel' nia, El sonĝo homaro vekiĝas Por vivo plibela, estonto alia, Jam ĉie la voĉoj aŭdiĝas. Suficas bataloj, sufiĉas militoj, For glavoj, armeoj, ponardoj! Ni iru antaŭen kun ĝojaj spiritoj Ni -- filoj de l' pacaj standardoj. Dum longaj jarcentoj batalis nacioj, Nur vivis malpaco, malvero; Kaj inter popoloj kreskadis envioj, Kaj regis pafiloj sur tero. Sed nune montriĝis el nuboj verdstelo Kaj ĝia radio en mondo Homaron kondukas al unu nur celo, Al unu amika la rondo! Do ĉiuj ni iru al paca laboro Senlace, senĉese, konstante; Per nia agado kaj sankta fervoro Ni celon atingos agante. Kolerajn popolojn ni povas kunigi Per helpo de lingvo-ligilo, La mondon obstinan ni devas pacigi, Do agu la patro kaj filo! Progresas l' afero de l' nia ideo, Haltigi ĝin povas nenio; Ĉar montras direkton al nia armeo De l' verda la stelo radio! |