Enkomputiligis Don HARLOW |
Ho, sento! vi kiu homojn gardas Kontraŭ malbono kaj indiferento, Per via flamo mi senĉese ardas, Per via varmo spiras mi, ho, sento... Animon mian vi senĉese hardas En la batalo ĝis lasta momento, Mian altcelon mi fkese rigardas Kaj vi min ĉiam kondukas, ho sento. Nur vi konsilas al mi miajn farojn, Per igo via agas mi en mondo, Konas mi tial neniajn ekstarojn. Se mi hezite ekhaltas en iro, Vi tuj rapidas kun kora respondo Kaj mi plu restas sur posten' de viro. |