Enkomputiligis Don HARLOW

Ŝipo

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 15-16


Sur blua maro ŝipo naĝas
Kun etendita velo...
Kien rapidi ĝi kuraĝas?
Sur blua maro ŝipo naĝas
Al malproksima celo.

Post si, ĝi larĝan sulkon slgnas
Kaj naĝas kun maltimo,
Ĉar ŝipo ĉion jam rezignas,
Post si, ĝi largan sulkon signas,
Por ĝi ne estas limo.

Al land' ŝip' naĝas nekonata,
Ĝin batas ond' sovaĝe,
Per lerta mano kondukata,
Al land' ŝip' naĝas nekonata
Antaŭen kaj kuraĝe!
Ekblovis forta vento,
Nubigas jam ĉiel',
Kaj maron ĉirkalŭpremas
Subite la malhel'.

L' ondegoj batas ŝipon,
Rompiĝas blanka vel',
Sed ŝipo naĝas ĝiam
Al malproksima cel'.

Kun bru' la ondoj ŝaŭmas,
Kun tondra akompan',
Moviĝas jam ventego
Sur maro uragan'.

Venteg' ĝin ne timigas,
Nek forta uragan',
Ĉar rekte ĝin kondukas
La lerta, sperta man'...
Vane l' ondegoj batas ŝipon,
Vana ilia peno,
Montriĝas jam haveno!

Post longaj jaroj da naĝado,
Post vana, longa la serĉado
Ĝi fine venas celon.

Trankvila nune estas maro,
Sur voj' nenia staras baro,
Do ĝi volviĝas velon.