Enkomputiligis Don HARLOW

Tagiĝe

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, p. 21


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Jam disiĝas nokt' malluma,
Similante al rubeno
Jen leviĝas sunmateno
En purpuro, en oruma.
Suno, hela suno, Vi,
Kiam brilos Vi por mi?
Reviviga roso brilas
Sur folioj de lariko;
Nur ploranta la saliko
Ĉiujn arbojn ne similas.
Kiam brilos Vi por mi,
Suno, hela suno, Vi?