Enkomputiligis Don HARLOW

Tagmeze

de Eska

aperis en Unuaj agordoj, p. 22


Gaje kantas la birdetoj,
Per feliĉo arboj bruas,
Kaj la sunan brilon ĝuas
La arbaraj folietoj.
Kvankam ĉie suna varm',
En okulo mia larm'.
Vent' movigas junabion,
Gaje bruas la arbaro,
Kaj paŝtisto en kamparo
Ludas pianmelodion.
En okulo mia larm',
Kvankam ĉie suna varm'.