Enkomputiligis Don HARLOW

Sen titolo

de Wiktor Elski

aperis en Unuaj agordoj, paĝoj 64-65


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Ho, koro...
En nigra malĝoja medito
Mi revas pri mia pasinto malhela,
Mi vidas, ke mondo por mi nur kruela
Dum vivo ĝi estis.
Malbona sendito
De l' homa doloro
la koro.

Ho, koro...
Se koron mi havus granitan,
Mi kraĉus la mondon, mi ridus fiera,
Kompaton ne konus en koro mi fera,
Malamus mi ĉiujn!
Mi amon sentitan
Ne konus. Doloro,
Ho koro.

Ho, koro...
Tro bona vi estas por mondo,
Tro bona por homoj, por ĝemoj senfinaj,
Tro bona vi estas por larmoj virinaj,
Por pet' de l' malfortaj.
Nur ama respondo,
La trem' de l' fervoro
en koro.

Ho, koro!...
Feliĉon la helan mi ĵetas,
Riĉecon en mondo sen ia sent' frata,
Estimon de l' homoj firgas mi, sata
De l' tera malsaĝo!
Nur flame mi petas:
Ho, restu trezoro,
la koro!...