Enkomputiligis Don HARLOW |
Jam subiris hela suno, Nokt' arbaron ĉirkaŭpremas, De la vento arboj tremas -- Lumigitaj per la luno. Plendas mia juna kor' Pro sopiro kaj dolor'. Jen arbaro forte bruas, Lun' kaŝiĝis en nebuloj Kaj foliojn de betuloj Sibla vento forte skuas. Pro sopiro kaj dolor' Plendas mia juna kor'. |