Enkomputiligis Don HARLOW

Dum vesperoj

de Wiktor Elski

aperis en Unuaj agordoj, p. 68


Kiam vespere mi sidas ĉe lumo
Kiam revaro ho, ĉirkaŭas min,
Tiam en manon mem eniras plumo
Kaj skribas pensojn senlace, sen fin'.

Kiam la revoj per ombra tavolo
Kovras la cerbon, kiam skribas mi,
Io plej stranga okazas, la volo
Ordonas ia: vi skribu por mi.

Tiam mi skribas al voĉ' ĉi obea,
Kaj ne sciante kies ĝi ordon'
Eligas koron mi por cel' idea,
Kaj montras varmon de l' mia fordon'.