Por Aida (Antonio Gonzlez Fernndez)

Enkomputiligis Don HARLOW

Por Aida

de Antonio GONZÁLEZ FERNÁNDEZ


Ankoraŭ la revo vivas
kaj en mia korpo ĝi sonoras
kiel soleco vigle aktiva
kiu sencele blinde ploras.

Mi ne scias kiu mi estus
se mia revo iam frakasus.
Ĉu mi vivu? Ĉu mi mortu?
Kia sortaĉo al mi okazos?

Mi skribas tion sekrete,
kaŝitaĵon al vi perfidas...
Do bonvole legu diskrete,
ĉar mia revo estas Aida.