Enkomputiligis Don HARLOW

La albatro

de Charles BAUDELAIRE

elfrancigis KALOCSAY Kálmán


L' Albatros

de Charles BAUDELAIRE

Franclingva originalo

La albatro

de Charles BAUDELAIRE

elfrancigis KALOCSAY Kálmán

The Albatross

de Charles BAUDELAIRE

elfrancigis Roy CAMPBELL

Souvent, pour s'amuser, les hommes d'équipage
Prennent des albatros, vastes oiseaux des mers,
Qui suivent, indolents compagnons de voyage,
Le navire glissant sur les gouffres amers.

A peine les ont-ils déposés sur les planches,
Que ces rois de l'azur, maladroits et honteux,
Laissent piteusement leurs grandes ailes blanches
Comme des avirons trainer à côté d'eux.

Ce voyageur ailé, comme il est gauche et veule!
Lui, naguère si beau, qu'il est comique et laid!

L'un agace son bec avec un brûle-gueule,
L'autre mime, en boitant, l'infirme qui volait!

Le Poète est semblable au prince des nuées
Qui hante la tempête et se rit de l'archer;
Exilé sur le sol au milieu des huées,
Ses ailes de géant l'empêchent de marcher.
Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras
Albatrojn, ĉi grandegajn ventbirdojn de la mar',
Kiuj, indiferentaj vojaĝkunuloj, iras
Post ŝip' glitanta super amara abismar'.

Apenaŭ ili estas metitaj ŝipoplanke,
Ĉi reĝoj de l' lazuro, mallerte kaj kun ĝen',
Grandajn flugilojn blankajn jen trenas ambaŭflanke,
Kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen'.

Ĉi vojaĝant' flugila inerte nun hezitas.
Ĵus nura bel', kaj nune: malbel' komika jam.
Jen, iu ĝian bekon per kurba pip' incitas,
Alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam'.

Similas la poeto al tiu princ' de l' nuboj,
Kiu la ŝtormon ĝuas, kaj ridas je l' pafant',
Kaj kiun, tere, sube, ĉe mokrideg' de buboj,
Malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant'.
Sometimes for sport the men of loafing crews
Snare the great albatrosses of the deep,
The indolent companions of their cruise
As through the bitter vastitudes they sweep.

Scarce have they fished aboard these airy kings
When helpless on such unaccustomed floors
They piteously droop their huge white wings
And trail them at their sides like drifting oars.

How comical, how ugly, and how meek
Appears this soarer of celestial snows!
One, with his pipe, teases the golden beak,
One, limping, mocks the cripple as he goes.

The Poet, like this monarch of the clouds,
Despising archers, rides the storm elate.
But, stranded on the earth to jeering crowds,
The great wings of the giant baulk his gait.


Notojn verkis William AULD en la artikolo "La Internacia Lingvo kiel Belarta Tradukilo", en Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro, Londono: UEA Centro de Esploro kaj Dokumentado, 1960, paĝoj 54-67.
Formo: La F. aleksandrojn tradukas E. per aleksandroj, A. per kvinjamboj. Diferenco inter F. kaj E. aleksandroj estas ĉefe tio, ke la unua havas viran cezuron, la dua inan, konforme kun la ĝenerale ina formo de la vortaro. Tamen E. reproduktas la sinsekvon de inaj kaj viraj rimvortoj de F., kion A. ne faras. Ĝenerale, do, E. estas laŭforme pli proksima al la originalo.
Titolo: Koincido de terminoj ebligis al ambaŭ tradukintoj reeĥi la originalan titolon.
Komentaro:
(1) Nek E. nek A. precize tradukas la signifon de F. souvent, sed ambaŭ iom mildigas ĝin. A. retenas la s-aliteracion; E. sonakordiĝas per foje kaj amuzo al F. -vent kaj s'amuser. Kvankam A. loafing bonege respondas al la etoso de la originalo, ne ekzistas por ĝi pravigo en la F.
(2) A. snare pli poeziecas ol E. kapt-akiras, kaj eĉ ol la F. prennent. Iom perdiĝas la sento de F. vastes, kvankam E. provas redoni tiun senton kaj sonon per aldono de la alie ne motivita vent-. E. mar' akordiĝas kun F. mers. Mankas la varianto Fr. albatros-oiseaux en A.
(3) F. suivent, E. iras post, mankas en A. Estas dubinde, ĉu A. indolent sence respondas al F. indolents en tiu ĉi kunteksto; E. indiferentaj ŝajnas tiurilate pli trafa.
(4) A. through the vastitudes tute ŝanĝas la sencon de F. sur les gouffres, kiun precize redonas E. super abismar'. F. glissant, E. glitanta, -- A. sweep, kvankam sence iom alia, tamen eble ne malbona (preciza A. traduko estus glide). F. amers sonakordiĝas kun E. -mar'.
(5) La aktiva F. les ont-ils déposés fariĝas pasiva en E. ili estas metitaj; kvankam A. redonas la aktivecon kaj la inversion de F., tamen la bildo estas iom alia: have they fished aboard. F. sur les planches, E. ŝipoplanke troviĝas nur en la posta verso kiel A. floors, vorto tamen iom nekonvena rilate ŝipon!
(6) E. tre proksime reproduktas la F. sonojn de tiu ĉi verso. F. de l'azur fariĝas A. airy. F. maladroits adverbiĝas en E. mallerte; sed A. helpless ne precize redonas la signifon. F. honteux kaj E. kun ĝen' sence tute samas; tiun ĉi nuancon A. redonas nur sugestie pere de unaccustomed, kiu tamen jam rilatas al substantivo floors kaj ne kiel en F. honteux al rois (A. kings).
(7) F. laissent traîner perdas iom da potenco en E. trenas; A. droop and trail estas pli trafa kaj ankaŭ pli esprimiva. F. piteusement, A. piteously, reaperas nur poste kiel iomete pli malforta E. kun kompatinda pen'.
(8) Al F. avirons ambaŭ tradukintoj sentis bezonon aldoni adjektivon: E. pezajn, A. drifting; la E. pli taŭgas al la originala komparo kun flugiloj de albatro.
(9-10) F. ailé, E. flugila, reeĥas F. ailes, E. flugilojn en v. 7; tiun eĥon ne donas A. soarer (wings en v. 7). La kvar adjektivoj F. gauche, veule, comique kaj laid donis malfacilaĵojn al ambaŭ tradukintoj; A. sukcesas redoni tri el ili: meek, comical, ugly; E. redonas ĉiujn kvar nuancojn, sed unu per verbo hezitas, unu per adverbo inerte, unu per substantivo malbel', kaj nur unu per adjektivo komika. A. how........ reproduktas la esprimmanieron F. comme........, kiun ignoras la E. Sed A. tute ellasas F. naguère si beau, E. ĵus nura bel', kaj enkondukas la frazon of celestial snows, kiu nenie aperas en la F. Pli ol aliloke evidentiĝas en tiu ĉi versduo la troa kurteco de la A. kvinjambo por traduki la F. aleksandron.
(11) A. aldonas la adjektivon golden, ne en la F.; F. brûle-gueule tute ne estas (E.) kurba; la A. ne distingas la pipspecon.
(12) F. en boitant, A. limping, iom lame fariĝas E. dum la 'lam! En A. mankas redono de F. qui volait, E. fluginton.
(13) F. prince, E. princ', A. monarch.
(14) E. ĝuas iomete libere tradukas F. hante, sed tion faras ankaŭ A. rides elate; iom lerte A. sugestas F. se rit per similaspekta sed signife tute alia rides.
(15) E. buboj ne troviĝas en la F., nek A. crowds; ambaŭ tamen bone akordiĝas kun la bildo.
Ĝenerala konkludo pri la poemo: La esperanta traduko estas forme kaj vorte pli proksima al la originalo kaj sukcesas reprodukti ties ideojn kaj bildojn, preskaŭ nenion propran aldonante. La angla traduko en du-tri lokoj iom grave ŝanĝas la sencon, aŭ aldonas konceptojn ne en la originalo, aŭ iun esprimon ellasas.