Enkomputiligis Don HARLOW |
De la naskiĝo ĝis la morto La homon ĉie sur la voj' De l' vivo trovas larma sorto, Pli da mizero ol da ĝoj'; Sed amas ĉiu vivon teran, Por ĝojoj tute senesperan. Malriĉa pensas pri la pano; Por li la vivo – nur sufer', Lin akompanas nur malsano, Laboro, larmoj, malesper'. Sed amas li la vivon teran, Por ĝojoj tute senesperan. Insultas unu tutan mondon; La dua plendas je l' edzin'; Malbenas tria sian rondon, Kien la sorto ĵetis lin. Sed amas ili vivon teran, Por ĝojoj tute senesperan. Tre ofte en la vivo estas, Ke eksriĉuloj de diboĉ' Sen pec' da pano fine restas, – Sur vivon falas la riproĉ'. Sed amas ili vivon teran, Por ĝojoj tute senesperan. Instruituloj predikadas Pri la dolĉaĵoj de l' ĉiel', Ke vivo nin nur kondukadas Al morta, sed feliĉa cel'. Sed amas ĉiu vivon teran Por ĝojoj tute senesperan. Pro l' aĝo ĝemas maljunulo: Mortetis sentoj, dormas kor', Finita estas la kalkulo Kun vivo. Restas nur dolor'. Sed amas li la vivon teran, Por ĝojoj tute senespcran. Malkontenteco vivas ĉie Inter la homoj de la mond'; – Eterne tie ĉi aŭ tie Verŝadas sin la larma ond'. Sed amas homoj vivon teran, Por ĝojoj tute senesperan. |