Enkomputiligis Don HARLOW |
ANĈARde A. S. PuŝkinRuslingva originalo |
ANĈAROde A. S. Puŝkinelrusigis KALOCSAY Kálmán |
ANCHAR (The Poison Tree)by A. S. Pushkintranslated by Walter MORISON |
V pustyne ĉahloj i skupoj, Na poĉve, znojem raskaljonnoj, Anĉar, kak roznyj ĉasovoj, Stoit – odin vo vsej vselennoj. priroda ĵaĵduŝĉih stepej, Ego v den' gneva porodila I zelen' mertvuju vetvej I korni jadom napoila. Jad kaplet skvoz' ego koru, K poludnju rastopjas' ot znoju, I zastyvajet vveĉeru Gustoj prozraĉnoju smoloju. K nemu i ptica ne letit, I tigr nejdet -- liŝ' vihor' ĉornyj Na drevo smerti nabeĵit I mĉitsja proĉ' uĵe tletvornyj. I jesli tuĉa orosit, Bluĵdaja, list ego dremuĉij, S ego vetvej uĵjadovit Stekajet doĵd v pesok gorjuĉij. No ĉeloveka ĉelovek Poslal k anĉaru vlastnym vzgljadom, I tot posluŝno v put' potjok I k utru vozvratilsja sjadom.
|
En la dezert' sterile nuda, El grund' bakita de sun-ardo Anĉar' elĝermis, staras muta. Ne kreskis en proksim' eĉ kardo. Ĝin naskis la soifa tero En furiozo mondmalbena, Kaj per veneno de kolero Saturis ĉiun fibron plena. Venen' filtriĝas tra la krusto En la tagmeza varmo suna, Ĉe l' vento de vesperkrepusko Koaglas je rezino bruna. Proksimon ĝian bird' evitas Kaj timas tigro. Se la sibla Venteg' la branĉojn ekagitas, Tuj plu ĝi flugas, venenkribra. Kaj se la nuboj de l' ĉielo Pluverojn sur anĉaron ŝutas, De la folioj kaj de l' ŝelo Venene tiuj teren gutas. Hom' homon tamen por aliro Komandis per rigard' rigora. Fidela iris tiu viro, Revenis kun la suk' horora. Portante krom rezin' fatala Velkintan branĉon en tornistro, Kun ŝvit' malvarma sur la pala Vizaĝ' sin trenis la servisto. Li falis tie tuj en sveno, Pro elĉerpiĝ' de l' lasta forto, Ĉe l' trono de la suvereno La sklavon tiel trafis morto. La princo ĉiujn sagojn suki Ordonis per venen' anĉara, Per arkoj tiel sendis flugi La morton al popol' najbara. |
In the pale, unyielding desert, On soil that the sunrays curse, Anchár like a dreadful sentry Stands – sole in the universe. The sun-tortured, thirst-racked steppeland Gave it birth in a day of wrath And fed the dull green of its leafage And its roots with a poisoned broth. Through its bark thick poison oozes And, melting when midday comes, Congeals again in the evening, In smooth, transparent gums. No bird ever lights in its branches, No tiger approaches the tree: Alone, the black storm-winds brush it And, venom-infected, flee. If a wandering rain-cloud moistens Its dense and unstirring leaves, The burning sand from its branches A poisonous dew receives. But one man to the tree sends another With a glance that, imperious, burns, And the poor slave sets out on his journey And at dawn with the poison returns. He brings with him a poisonous resin And a branch with a few faded leaves, And the sweat on his pallid forehead In thick streams trickles and cleaves. The poison he brings, and fainting At the feet of his dread lord lies On the bast that the tent floor covers. He utters no word, and dies. But the king, in that poison steeping His arrows with secret art, To his enemies sends destruction And death on each poisoned dart. |
Notojn verkis William AULD en la artikolo "La Internacia Lingvo kiel Belarta Tradukilo", en Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro, Londono: UEA Centro de Esploro kaj Dokumentado, 1960, paĝoj 54-67.
Formo: Por A. mi povis elekti inter du tradukoj: tiu de Nabokov kaj tiu de Morison. Nabokov redonas la formon de la originalo, kaj reproduktas la rimskemon abab; tamen laŭsence lia traduko estas iom tro libera. Tial mi elektis tiun de Morison, kvankam la formon li tute ŝanĝis: anstataŭ la kvarjamba verso de la originalo, li uzas triakcentan verson amfibraĥan-troĥean; krom tio, li rimas nur abcb; la alternajn virajn kaj inajn versfinaĵojn de la originalo li ja redonas, sed inverse, laĉ la pli kutima angla maniero. Sed laŭsignife lia traduko estas tre proksima al la originalo. La E. traduko reproduktas la formon de la originalo, kun escepto de tio, ke la rimoj estas ĉiuj inaj.
Titolo: Morison transliterigas la rusan vorton, sed devas ĝin klarigi per subtitolo. (Nabokov trovis la precizan anglan tradukon: The Upas tree.) La E. vorto koincidas kun la R., sed pro malofteco bezonis gloson, kiam la traduko aperis.
Komentaro:
(1) La adjektivoj donis kelkajn malfacilaĵojn al ambaŭ tradukintoj: A. unyielding certagrade rekreas la personigan nuancon de R. skupoj; A. pale estas iom malforta kompare kun R. ĉahloj, tamen ne malbona; E. sterile nuda estas preskaŭparafraza.
(2) Mankas al ambaŭ tradukoj la nuanco de R. znojem. A. curse estas tre malforta parafrazo.
(3) E. muta tute mistradukas R. groznyj. Al E. mankas ekvivalento de R. ĉasovoj. La originalo ne motivas E. elĝermis.
(4) E. traduko estas tro libera.
(5) A. sun-tortured ne troviĝas en la originalo. E. tero estas malpli preciza ol R. stepej, A. steppe-land.
(6) E. mondmalbena estas superflua kaj iom troiga.
(7-8) A. dull estas iom malforta kompare kun R. mertvuju. A. broth ne troviĝas en la originalo; A. poisoned broth estas malpli preciza ol jadom – samon oni povas diri pri E. veneno de kolero. Anstataŭ R. vetvej kaj korni (A. leafage kaj roots), E. iom strange donas fibron, kiu estas mistraduko.
(9) A. aldonas la adjektivon thick.
(10) Ambaŭ tradukoj ellasas R. ot znoju.
(11) E. ĉe l' vento ne troviĝas en la originalo.
(12) Nek A. smooth nek E. bruna estas precize sama kiel R. gustoj. R. prozraĉnoju, A. transparent, ne troviĝas en E.
(14-16) R. ĉornyj, A. black, fariĝas en E. sibla, kiu estas mistraduko. Nek A. nek E. tradukas R. smerti.
(17-18) A. aldonas adjektivon ne en la originalo: dense. E. redonas nek bluĵdaja nek dremuĉij.
(19-20) R. netransitiva stekajet doĵd v pesok fariĝas A. transitiva the sand a dew receives – tiel la bildo ion perdas. Ripetiĝo de R. vetvej en v. 7 kaj v. 19 ne reproduktiĝas en la tradukoj. E. teren perdas la esprimivon kaj precizon de R. v pesok gorjuĉij.
(21) A. one man ... another tute ne sukcesas reprodukti la trafan apozicion de R. ĉeloveka ĉelovek, kiun ja atingas E. hom' homon.
(22) A. that burns estas pleonasma.
(24) R. k utru mankas en E.
(25-28) E. aldonas en tornistro, ne en la originalo. A. trickles and cleaves estas iom troiga traduko de R. struilsja.
(29-32) A. dread estas iom malforta traduko de R. nepobedimogo; E. ĝin ne tradukas. A. aldonas he utters no word, kiun ne motivas la originalo. E. ĉe l' trono estas tre malforta anstataŭaĵo de R. pod svodom ŝalaŝa na lyki; la A. on the bast that the tentfloor covers, kvankam pli pitoreska kaj proksima, tamen estas mistraduko kaj cetere ambigua.
(34) A. with secret art ne troviĝas en la originalo. Neniu el ambaŭ tradukoj donas ekvivalenton de posluŝljivyje.
(36) A. to his enemies estas multe tro kurta, kaj cetere senkolora kaj maltrafa, parafrazo de R. k sosedam v ĉuĵdyje predely.
Ĝenerala konkludo: Bela ekzemplo de kompensoj: se nur la angla traduko reproduktus la formon de la originalo, se nur la esperanta traduko estus pli preciza, malpli parafraza!