Enkomputiligis Don HARLOW

Atlantido

de Wislawa SZYMBORSKA

elpoligis Martyna TANIGUCHI


Ili ekzistis do aŭ ne ekzistis.
Sur la insulo aŭ sur neinsulo.
Do oceano aŭ neoceano
glutis ilin aŭ ne.

Kaj do ĉu varme ili amis?
Kun kiu do interbatalis?
Ĉio aŭ nulo okazis.
tien aŭ ne tien.

Sep urboj staris.
Ĉu sendube?
eternon revis.
Kiu pruvos?

Pafpulvon ili ne inventis
Tamen inventis ili, jes, pafpulvon.

Espereblaj, dubeblaj
nememorigitaj
Per fajro, aero, tero,
ne naskitaj.

Ne skulptitaj el ŝtonaj
nek el akvaj eroj
Ne rajtas pretendi
ja nuntempajn verojn

Meteor' falis.
Ne, ne meteor'.
Tertremo estis.
Ne, ne tertremo.
Sed ion vokis ja
nenies voĉo.

en ĝi - pli malpli Atlantido.