Avinjo Jeanne (Mikaelo BRONSxTEJN)

Enkomputiligis Don HARLOW

Avinjo Jeanne

de Mikaelo BRONŜTEJN

en Jen, denove..., Moskvo: Impeto, 1998, p. 15-17


"Kiu amas min -- tiu min sekvu!" --
Ŝi kriis, kaj leviĝis la glavoj.
(malnova legendo)

Domo en vilaĝo --
La eterna kaĝo,
Kiun via aĝo
Faris iluzi'.
Ĉio estas for, do,
Knaras olda pordo --
De l' iama kordo
Sama melodi'.
Ho, avinjo Jeanne,
Tiu Orleano,
Rememoro vana
Venis nun al vi:

  Kiu amas min -- kapojn levu!
  Kiu amas min -- glavojn prenu!
  Kiu amas min! Kiu amas min...

Varmo -- ne por dormo,
Fajroj en la forno
Vokas el la morno
Al iama glor'.
En okuloj palaj --
Fajroj kaj ĉevaloj,
Venkoj en bataloj
Trans turmenta for'.
Tra la buŝ' sendenta
Nur spireto venta --
Tiu ardo senta
Vokas kun dolor':

  Kiu amas min -- kapojn levu!
  Kiu amas min -- glavojn prenu!
  Kiu amas min! Kiu amas min...

Plonĝu en delirojn,
Ŝtopu onidirojn --
Ŝatas nur martirojn
Stulte la popol'.
Do ne vi iama,
Sed aliu damo
Brulis en la flamo
Laŭ supera vol'.
Rememoru vintre:
Kiu amis vin tre
Tiam flugis cindre
Super fajra bol'.

  Kiu amas min -- kapojn levu!
  Kiu amas min -- glavojn prenu!
  Kiu amas min! Kiu amas min...

Lacas jam la manoj,
Tedas jam infanoj --
Viaj nepoj sanaj
Ĉe l' kaduka sin'.
Ĉu pli bonus por vi
Sortoglason sorbi,
Cindre alten sori
En la glora fin'?
...Ruĝas la katuno
De l' subira suno,
Kaj denove l' juno
Arde vokas vi:

  Kiu amas min -- kapojn levu!
  Kiu amas min -- glavojn prenu!
  Kiu amas min! Kiu amas min...


Tiĥvin 10.12.93 - 24.09.94