Enkomputiligis Don HARLOW |
Kial Vi, patroj, en Babilono Konstrui turon komencis Kaj tre fiere ankaŭ je l' trono Ĉiela regi intencis? Ĉu jam senfina, vasta, la tero Al Vi ne estis sufiĉe? Vi ja trankvile kaj sen danĝero Ĉirkaŭe vivis feliĉe. Kien sin turnis Viaj okuloj, Havante lingvon komunan, Trovis loĝejon Vi, antaŭuloj, Bonegan kaj oportunan! Jen al Vi plaĉis monto, jen valo Trankvila en Sinorujo, – Ĉie potenco Via egala Kaj ĉie Via patrujo. Kial do Vi deziris subite De l' val' suriri ĉielon? Vi per argilo, brikoj, malsprite Atingi pensis la celon? Sed entrepreno Via, ho, vana, Senfrukta restis je l' fino; Tuj ĝin detruis Dia la mano, Kondukis Vin al ruino. Dum la konstruon Vi diligente Plialten levi rapidis, Jen Vian lingvon Dio momente Je lingvoj mil disdividis! Nun jam pri kio unu parolas, Komprenas dua nenion, Kaj ne sciante, kion li volas, Al li venigas alion: Unu por l' alta granda konstruo Necese brikon bezonas. – Ne komprenante lin, jen la dua Argilon tuj al li donas. Tuj malkonsento, poste batalo Fariĝis inter la rondo; Tuta l' homar' disiĝis de l' valo Diversajn landojn de l' mondo. Kvankam jam pasis miloj da jaroj De tiu puno de Dio, – Regas ankoraŭ inter homaroj Malamo, senharmonio. Vere la patroj kontraŭ la Dio Multege tiam fieris; Kial ĝis nun por peko ilia Senkulpaj l' idoj suferis? Sed ni esperas baldaŭ refondon De l' lingvo ĉiunacia, Kiel konsolis tutan la mondon Jam la profet' Zefania. Ĝoje l' espero nin jam karesas, Proksiman celon montrante; L' internacia lingvo progresas, Amikojn ĉie trovante. Novajn amikojn voku, amikoj, La voko vana ne estos! Floras jam flor', ne sole radikoj. Je l' frukto baldaŭ ni festos. |