Enkomputiligis Don HARLOW
Hirte flirte flugas haroj, siblas vintra vent'... Morde torde ŝiras koron larmoj kaj la sent'... Kant' patrina plore sonas, dormas filo en lulil'... Noktripozon por li donas sono' infana en trankvil'... "Baju, baju, bajuŝki... Dormu sonĝe, dormu vi... Ĝemo, ploro kaj dolor' flugu for de via kor'! Baju... baju... bajuŝki... Dormu filo, dormu vi!" Brue skue blekas vento, knaras ligna dom'... Ĝeme treme sin forkaŝas besto kaj la hom'... Vent' alportas sangan krion tra l' glacia neĝa val'... Lastaspire petas Dion preĝ' de l' patro en batal'... "Baju, baju, bajuŝki... Ho, fileto, dormu vi... Kri' de l' morto, son' de l' plor' flugu for de via kor'! Baju... baju... bajuŝki... dormu filo, dormu vi!" Prude krude fremdaj homoj venas el insid'... Trompe rompe sangtriumfe venkas la perfid'... Kant' patrina plore sonas, dormas filo en lulil'... Tran pacon por li donas sort' de l' patro en trankvil'... "Baju, baju, bajuŝki... Koro mia, filo, vi... Anĝeleto, pala roz' dormu pace en ripoz'! Baju... baju... bajuŝki dormu nur eterne vi!..." |
Verda stelo sur la brusto iom palas pro la rusto. Mi ne estas purigisto; estas mi esperantisto. Kuŝas ie sub tegmento "Netuŝebla Fundamento". Tuŝu ĝin nur la Mefisto; estas mi esperantisto. Polvkovrite sur bretaro putras mia SAT-vortaro. Tedas min la vorto-listo; estas mi esperantisto. Gramatikon mi ne konas kaj gazeton ne abonas... Librojn legu la verkisto; estas mi esperantisto. Mi parolas kun rapido: "Bonan tagon! Ĝis revido!" Ĝi sufiĉas por ekzisto; estas mi esperantisto. Pionirojn mi kritikas, la gvidantojn dorne pikas kaj konspiras kun persisto; estas mi esperantisto. Por la venko mi esperas, sed neniom mi oferas. Mi ne estas ja bankisto; estas mi esperantisto. Se baraktas en la krizo la movado, organizo, helpas mi nur per rezisto; estas mi esperantisto. Flugas per facila vento el la buŝo Nova Sento. Ĝi sufiĉas por sofisto; estas mi esperantisto. Post la mort' ĉe tombo mia staros "rondo familia", nekrologos ĵurnalisto: estis li esperantisto. |