Enkomputiligis Don HARLOW |
Nikolao Griŝin afiŝis ĉi tiun poemon en la listo esper-rus, 2004.07.04, aldonante: "Dank'al V.Bespalov, mi ricevis de A.Masenko la versaĵon Benata estu tiu tag'!" Do ni evidente ŝuldas dankon al (laŭ alfabeta ordo) Bespalov, Griŝin kaj Masenko.
Benata estu tiu tag', Kiam eksonis mia ploro Unua inter naskdoloroj De panjo mia. En imag' Benata estu tiu tag'! Benata estu tiu tag', Kiam unuan paŝon faris Sur tero mi. Neniu baris Aspiron je memstara ag'. Benata estu tiu tag'! Benata estu tiu tag', Kiam spontane fluis rido El brusto mia kaj sen brido Amora koron vundis sag'. Benata estu tiu tag'! Benata estu tiu tag', Kiam kvinpinta verda stelo Min adoptigis al la Belo, Al lukto sub pacama flag'. Benata estu tiu tag'! Benata estu tiu tag', Kiam la lasta horo venos, Kaj mian lacan korpon prenos Al dorm' eterna sarkofag'. Benata estu tiu tag'! |