Enkomputiligis Don HARLOW
Jen tra herbejoj, Kamparoj kaj montaroj, Arbaroj kaj riveraroj, Mi iras renkonte al ci. Kie mi povas trovi cin? Mi iras rekten, sed cin mi ne trovas Mi iras dekstren kaj maldekstren, Returnen kaj alten, senespera vagado. Ĉu ci ne povas aperi al mi? Ĉu ci timas min nun ? Kial, kiel ci povas tiom kaŝi cin de mi ? Ĉu ci ne plu ekzistas? Mi bezonas cian ĉeeston. Neniu povas eĉ surogati cin al mi. Revenu! Revenu! Cia posteno ĉiam vakas. Kaj miaj brakoj al ci restas etenditaj. |